Bonvenon en la retejo de NEJ, la Nederlanda Esperanto-Junularo!

Novaĵoj

 

Ĉien ajn per la trajno

La fino de la jaro alvenis jam, la kristnaskaj festoj finitaj, do por vojaĝema Esperantisto tio povas signifi nur unu aferon: JES! Membroj de NEJ kaj pli ol cent Esperantistoj el aliaj landoj renkontiĝis ĉirkaŭ la jarŝanĝo en la Junulara E-Semajno. Kaj la vojaĝo al la renkontiĝo en si mem estis NEJ-tago kaj granda aventuro.

La unua NEJ-ano jam je la sepa horo matene eniris la trajnon, kaj dum la mateno kunvojaĝantoj aliĝis por kolektiĝi en Enschede. La grupa bileto ĝis Enschede estis pagita de NEJ. Jam en la unua Germana stacio la kvinopo el Nederlando renkontis la Belgan grupon, kiu uzis la saman taktikon por atingi la JES-ejon. Survoje estis granda manko da problemoj aŭ eĉ malfruoj. Tute laŭplane grupo de dekkelkaj alvenis por kapti la lastan buson de la stacio en Nortorf. La afabla busŝoforo eĉ eliris por helpi nin transiri la senluman straton ĉe la haltejo!

La JES mem, por tiuj, kiuj ne konas ĝin, estis granda serio de ludoj, prelegoj kaj koncertoj, kun iom da manĝo, dormo kaj trinkado inter tio. La novan jaron ni festis por ĉiu horzono, kaj ni certe ne forgesos la odoron de Sveda putrinta fiŝo.

Ial dum la reveno la Nederlando grupo pli ol duobliĝis. Nun grupo de 12 homoj kune vojaĝis al Enschede, denove sen malfruoj, sed kun multe pli lacaj vizaĝoj. Ni esperas, ke ni revidos multajn el la homoj renkontitaj dum JES. Ni ja bele kantis por ili la KKPS-kanton, por ke ili venu Nederlanden en oktobro!

 

 


 

Je sabato la 12-a de novembro 2016 NEJ okazigis kiel ĉiumonatan aktivaĵon ludotagon en Den Bosch. Ĉi-sube estas raporteto de Nika:

La kvina ludotago okazis sabaton la 12-an de novembro en Den Bosch ĉe ludoklubejo De Spellenfanaat. Ĝi komenciĝis je la 11-a matene. La unua ludo kiun ni ludis estis Sekreta Hitlero, kiu taŭgas por pli granda grupo kaj iom similas al la fama ludo Homlupoj. Ĉar oni malfacile trovas ludojn por pli ol dek ludantoj, ni disiĝis al pluraj grupetoj. Ni provis multajn ludojn, kelkajn pli seriozajn, aliajn pli amuzajn. Posttagmeze la volontuloj de TEJO lasis la ludoĉambron kaj daŭrigis la tagon pli serioze. En la najbara ĉambro ili havis estrarkunsidon.

Ĉar la ejo enhavas ankaŭ fornon por picoj, ni ne bezonis zorgi eĉ pri vespermanĝo. Ĉiu mem bakis sian propran vespermanĝon kaj tiel ni povis senstreĉe ludi ĝis la 10-a vespere, kiam la partoprenantoj jam devis kapti pli malpli la lastajn trajnojn. Kvankam ni do ludis la tutan tagon, ni tute ne havis tian impreson. La tago vere tro rapide pasis.

Mojosa ejo kun bunta oferto de tabloludoj, multaj manĝaĵetoj, kiujn prizorgis ege gastigema posedanto de la ejo, kiu mem estas bona ekzemplo de pasiva lernado de Esperanto. La ludemo de ludintoj kaj ĝenerale bona etoso do estas recepto por sukcesa NEJ-tago.

<>


Lingvo-elekto Fotoj